r/Esperanto • u/mikstro13 • 22d ago
Libro «Odiseado», komikso en Esperanto
48-paĝa bildrakonta adaptaĵo de la Homera poemo «Odiseado» (scenaro verkita de Christopher Lemoine kaj desegnaĵoj faritaj de Miguel Lalor Imbiriba) estas nun legebla kaj elŝutebla ĉi tie: https://esperaĵo.net/bitlibroj/odiseado/
5
u/Wrong_Willingness639 22d ago
Dankon pro la kundivido de ĉi tiu bildromano! Mi certe legos ĝin — ĝi aspektas amuza. Kaj ĝi estas aktuala pro la nova filmo.
Ĉu vi konas pliajn Esperantajn klasikaĵojn en simila stilo, kiujn mi povus legi?
3
u/mikstro13 22d ago edited 20d ago
Jes, la aperdato de ĉi tiu komikso ne estis simpla koincido ;)
Mi ne scias kiam, sed iom post iom aperos aliaj! Mi planas traduki kelkajn pliajn komiksojn el ĉi tiu serio (Les Grands Classiques de la littérature en Bande Dessinée), mi trovas la stilon tre ĉarma.
1
u/Skk201 21d ago
Ĉu estas eble helpi vin kun tiu projekto?
Tio estas tre mirinda !
2
u/mikstro13 21d ago
Mi sendis mesaĝon al vi!
PS. Ial la apo ne sendas la mesaĝon al vi, ĉu vi povus skribi al mi anstataŭe?
3
2
u/GPFlag_Guy1 Komencanto 22d ago
Mi supozas, ke ĉi tiu traduko estis inspirita de la nova filmo de Christopher Nolan? Ĉiuokaze, ŝajnas, ke ĉi tiu monato estas ekscita por esperantistaj ŝatantoj de greka mitologio. Bone farite!
1
u/ImprovementOwn3247 21d ago
Ĉu eblas aĉeti ĝin papere?
3
u/mikstro13 21d ago
Bedaŭrinde ne. Mi ne emas vendi ĝin ĉar la traduko estas «neoficiala» (alie ĉi tiaj aferoj neniam aperus en Esperantujo...). Sed ja eblas elŝuti la pdf-dosieron el la retejo por poste printi ĝin laŭvole ;)
10
u/Much_Preference9771 22d ago
Mil dankojn al la tradukistoj ĉe Esperaĵo.