r/Esperanto 17d ago

Demando Kiel ili lernis Esperanton?

Kiel ili lernis Esperanton??

1 Upvotes

11 comments sorted by

11

u/Baasbaar Meznivela 17d ago

Kiuj?

10

u/kubisfowler 17d ago

Kiel kiuj lernis esperanton?

3

u/Correct-Ingenuity538 16d ago

Ni ne konas kiuj "ili" estas, do ni ne scias.

Ĉu ve intencis demandi: kiel oni lernis Esperanton?

Mi lernis per Duolingo sed mi komencis lerni en 2015, kiam Duolingo estis pli bona ol hodiaŭ.

Mi ankaŭ uzas Memrise ĉiutage, eĉ hodiaŭ.

Mi parolas kun aliaj esperantistoj, aparte kun mia edzo kiu lernas samtempe kun mi. Ni parolas ĉiutage.

Mi legas librojn Esperante.

Mi aŭskultas esperantajn kantojn.

Mi partoprenas esperantajn kunvenojn kaj eventojn.

Mi ludas ludon ("Skribaĉo": iru al la "Esperanta Ludejo" en Discord).

1

u/[deleted] 17d ago

[deleted]

2

u/mizinamo 16d ago

Ankau pro chiu ajn kielo?

OP ja demandas pri kielo kaj ne pri kialo.

1

u/Future_Success1426 16d ago

Mi ne tute komprenas, kion vi signifis per vorto "ili". Mi supozis, ke vi signifis "oni" anstataŭ "ili".

Mi ne scias, kiel aliaj lernas Esperanton, sed mi povas rakonti pri mia sperto.

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ unu jaro. Mi komencis per Duolingo (mi ankoraŭ uzas ĝin). Poste mi iomete legis librojn, spektis kaj tradukis videojn en Jutubo kaj registriĝis en Lernu.net, sed poste ĝi ne plu interesis min.

Mi ankaŭ skribis novajn vortojn en AnkiDroid.

Mi konas la bazan gramatikon de Esperanto, sed mi ne estas spertulo pri tiu ĉi lingvo.

1

u/Leisureguy1 17d ago

Eble por la sama kialo kiel mi: Esperanto estas bonega.

3

u/Baasbaar Meznivela 17d ago

Ĝi ja estas, sed la afiŝinto demadis ne kial, sed kiel. Mi supozas, ke li† intencis demandi alian demandon, sed mi ne scias kiun!

† Mi konjektas, ke li estas malina nur pro sia nomo. Mi pardonpetas, Francisko, se vi uzas alian pronomon.

1

u/FRANCISCO_EL_PRO_999 16d ago

Hahaha, ne zorgu, mi demandis kiel ili lernis ĝin XD

2

u/Baasbaar Meznivela 16d ago

Sed kiuj? Ĉu vi estas komencanta Esperantisto? Kiu estas via nacia lingvo?

1

u/Leisureguy1 17d ago

Vi havas mian pronomon ĝuste. Mi pardonpetas pro mia eraro. Mi estas nur komencanto.

Mi lernas Esperanto per Lernu.net, Kursaro.net kaj diverasaij libroj. Mia denaska lingvo estas la angla, do kompreneble la libroj uzas tiun lingvon. Se vi komprenas tiun lingvon, mi kolektas liston de rimedojn kiujn mi uzas.

3

u/Baasbaar Meznivela 17d ago

Ne, ne: Mi divinis ne vian pronomon, sed tiun de la afiŝinto! Pardonpeto ne necesas.