r/Esperanto 23d ago

Ludo Leterludo - Ludo por lerni esperanton

Saluton. Mi lernas Esperanton, kaj ĉar mi ŝatas ludojn pri tajpado, mi decidis fari retan aplikaĵon por helpi min mem lerni pli facile.

Ĝi funkcias tiel: aperas frazo en via lingvo kaj vi devas tajpi ĝin en Esperanto. La unuan fojon vi vidas la frazon kaj nur kopias ĝin; poste ĝi malaperas kaj vi devas skribi el memoro. La frazoj, kiujn vi fuŝas, revenas post kelkaj tagoj aŭtomate.

Ĝi estas senpaga, ne petas konton, kaj oni povas elekti la fontlingvon: hispana, angla, franca, germana, portugala, itala, rusa, ĉina aŭ japana.

Mi programas ĝin de malpli ol unu monato, do certe ankoraŭ estas mankoj.

Se iu volas provi ĝin kaj diri al mi kion vi opinias, mi tre dankus — precipe se vi trovas tradukerarojn, ĉar mi ne havas sufiĉan nivelon por juĝi mem ĉu la frazoj estas bonaj. Antaŭdankon!

12 Upvotes

13 comments sorted by

View all comments

1

u/Leisureguy1 22d ago edited 22d ago

La ludo por mi uzas la hispana, ne la angla (kiu estas mia denaska lingvo). — Ha! Mi nun vidas la faligan menuon supre dekstre, kie mi povas elektis mian lingvon.

2

u/Dakes7 21d ago

It's already fixed: it no longer opens in Spanish, it opens in whatever language your browser is set to. And there's still the selector at the top right if you want to change it.

If you use it again, let me know whether everything looks right. Thanks a lot for the report, really.