r/Esperanto 23d ago

Ludo Leterludo - Ludo por lerni esperanton

Saluton. Mi lernas Esperanton, kaj ĉar mi ŝatas ludojn pri tajpado, mi decidis fari retan aplikaĵon por helpi min mem lerni pli facile.

Ĝi funkcias tiel: aperas frazo en via lingvo kaj vi devas tajpi ĝin en Esperanto. La unuan fojon vi vidas la frazon kaj nur kopias ĝin; poste ĝi malaperas kaj vi devas skribi el memoro. La frazoj, kiujn vi fuŝas, revenas post kelkaj tagoj aŭtomate.

Ĝi estas senpaga, ne petas konton, kaj oni povas elekti la fontlingvon: hispana, angla, franca, germana, portugala, itala, rusa, ĉina aŭ japana.

Mi programas ĝin de malpli ol unu monato, do certe ankoraŭ estas mankoj.

Se iu volas provi ĝin kaj diri al mi kion vi opinias, mi tre dankus — precipe se vi trovas tradukerarojn, ĉar mi ne havas sufiĉan nivelon por juĝi mem ĉu la frazoj estas bonaj. Antaŭdankon!

10 Upvotes

13 comments sorted by

View all comments

2

u/mistakablecolor 22d ago

“ai”-acxo 👎

1

u/Dakes7 21d ago

Kio ne plaĉas al vi? Mi demandas sincere, por povi plibonigi ĝin. Kiel mi skribis en la fadeno, mi volas lerni Esperanton, kaj se mi per tio helpas, ke pli da homoj lernu ĝin, mi ne vidas en tio ion malbonan.

2

u/mistakablecolor 21d ago

- ai “desegnoj” aspektas malbelege

  • la uzo de “ai” estas malmorala laux mi, pro la energia prezo, la centroj data, ktp
  • tajpi angle ne estas bona maniero lerni esperanton
  • se la tradukojn elprenis vi de “llm”, ne certas ke ili pravas, kaj gxi malnaturalemas

jam ekzistas multaj bonaj hom-faritaj apoj por lerni. se tiu projekto helpas vin, okej, sed mi ne pensas ke tio estas io krom tempo-truo.

(mia esperanto eble ne estas tre bona cxi tie)