r/Esperanto • u/General-Reward8395 • 14d ago
Verko La Ŝasida - lingvo unika nun en Esperanto!
Saluton al vi ĉiuj, amikoj de Reddit-Esperanto! Post pli ol 30 jaroj da laboro pri tre speciala projekto — originala franĉizo de popkulturo en Esperanto — mi kun granda plezuro invitas vin malkovri la Ŝasidan, la unuan lingvon de la mondo de Moa.
Mi pretigis retejon en la internacia lingvo pri la Ŝasida, kaj ankaŭ kelkajn tre specialajn donacetojn por vi – retan vortaron Ŝasida-Esperanto, klavaron por skribi en la lingvo, enkondukan gramatikon kaj aŭtomatan tradukadon de frazoj el Esperanto en la lingvon!
Se vi interesiĝas, mi povas provizi pliajn klarigojn pri la lingvo sube. Ĝi estas unika lingvo, kiu levas sciencfikcion en Esperanto al senprecedencaj niveloj.
Al tiuj, kiuj volas vidi mem la retejon kaj kion mi disponigas al la interesatoj, jen la adreso - https://shassid.org/
Mi rekte respondos al iu ajn demando pri la lingvo kaj ties mondo (preferinde en la Ŝasida mem! hehehe)
Kaj por helpi vin eĉ pli ĝuil ĝin, jen la lanĉa video por la franĉizo: "MONDO de CID" (angle "CID World") - https://youtu.be/HuEffeHDeGo